Islanda literaturo: mallonga supervido

La islanda literaturo havas miljaran historion. Gxia lingvo estas la islanda, kiu apartenas al la skandinava lingvobrancxo de la gxermana lingvogrupo. La lingvo formas kontinuan tutecon ekde la antikva tempo gxis la nuntempo. Gxi ne suferis iajn drastajn sxangxigxojn tra sia historio kiel la ceteraj gxermanaj lingvoj. Tial nuntempaj islandaj gejunuloj povas facile legi la islandan malnovan literaturon sen konsiderindaj klarigoj, des malpli tradukoj.

La islandan literaturon oni povas dividi grandtrajte en tri epokojn: la antikvan, la mezepokan kaj la modernan. Tiujn cxefperiodojn oni povas dividi en pli-milpli difineblajn partojn.

La antikva literaturo divideblas en du partojn. La unua havas sian komencon en la 9a jarcento kaj atingas gxis proksimume gxis la fino de la 12a jarcento. En tiu periodo la tiel nomitaj Edda-poemoj estis verkitaj kaj la kortega poezio (aplikata de islandaj poetoj cxe la kortegoj de la norvegaj regxoj) plene disfloris. Cxiuj artspecoj de la vorto estis dum tiu tempo busxaj. La dua periodo etendigxas de la komenco de la 13a jarcento gxis cx. 1300. Tiam komencigxis la Epoko de la Skribo. La kortega poezio ankoraux vegetis, sed baldaux forfalis. Ekis la verkado kaj enmanuskriptigo de la tiel nomitaj Islandanoj Sagaoj, prozaj rakontoj pri rimarkindaj individuoj kaj familioj vivantaj en la 9a kaj 10a jarcentoj. Ankaux tiam estis verkitaj historiaj verkoj pri islandaj episkopoj kaj la norvegaj regxoj.En tiu tempo Islandanoj komencis ankaux traduki kavalirajn rakontojn devenantajn el Francujo. La 13-a jarcento estis la floranta tempo de la klasika islanda prozo.

La mezepoka islanda literaturo ampleksas verkojn de la 14a gxis la 17a jarcento. Cxesis la verkado de la Islandanaj Sagaoj, sed dauxris dum kelka tempo la kavaliraj sagaoj, nun originale verkitaj en la islanda lingvo laux la stilo de la tradukitaj, kaj oni komencis kaj dauxrigis verkadon de fantaziaj rakontoj pri antikvaj herooj el antaux la tempo de la eklogxado de Islando. Poemoj pri sanktuloj ankaux tiam havis sian floradon. En la 14a jarcento longaj rakontaj poemoj, tiel nomitaj rímur - rimaroj - havis sian komencon, kiuj baldaux floradis kiel la plej populara literatura gxenro kaj verve vivadis gxis la fino de la 19a jarcento. Post la enkonduko de luteranismo en la 16a jarcento nova gxenro, himnoj, eniris la islandan literaturon, kiu enkondukis novajn poetikajn formojn. En tiu jarcento ankaux komencixgis presado de libroj en Islando, plejparte de religiaj verkoj.

La moderna islanda literaturo havis sian ekformigxon en la 18a jarcento sub influo de la Klerigismo kaj poste la Romantikismo en la 19a jarcento. Prozaj kaj poeziaj verkoj kun informaj kaj klerigaj celoj estis tiam verkitaj, kulturaj societoj estis fonditaj, kiuj entreprenis eldonadon de libroj celantaj edukadon de la popolo. Dum la 19a jarcento tia agado kreskadis kaj plivariigxis, sub influo de la Romantikismo, esprimado de personaj sentoj komencis pli karakterizi la literaturon, precipe la poezion, en intima ligo kun la kreskanta konscio de la islanda popolo pri postuloj pri politika memstareco. Fine de la 19a jarcento eksentigis sin influo de la Realismo, kiu baldaux trovis reagon cxe la Nov-Romantikismo en la komencaj jardekoj de la 20a jarcento.

Dum la 20a jarcento la islanda moderna literaturo atingis altan nivelon, kaj en poezio kaj prozo. Tradiciaj tendencoj regis dum la unua duono de la jarcento, poeziaj formoj estis plejparte sub la influo de la romantikaj poetoj, la prozo de romanoj sub la influo de la tradicia stilo de la sagaoj. En la kvindekaj jaroj kelkaj poetoj plejparte forlasis la antauxajn postulojn pri uzado de rimoj kaj aliteracio kaj komencis verki poemojn en pli-malpli liberaj formoj, tiu tendenco cxiam pli sentigis sin, tiel ke en la nuntempo la islanda poezio plejparte adaptigxis el forma libereco. Sur la kampo de prozo romanoj floradis kaj atingis siajn plejalton en la romanoj de Halldór Laxness, Nobel-premiito en 1955. La romanoj de Laxness estas bazitaj sur la tradicia rakonta stilo, sed la islanda romano de la lastaj jardekoj ankaux atestas pri diversaj stilaj eksperimentoj.

Kelkaj elstaraj literatur-historiaj faktoj:

1. La Edda-poezio. La tiel nomita Edda-poezio (isl. Eddukvćđi) estas antikvaj poemoj pri la paganaj dioj de la Nordo (Ţór, Óđinn ktp.) kaj mitologiaj herooj de antikveco, verkitaj de nekonataj poetoj, entute 36 poemoj. Ili konservigxis en islandaj manuskriptoj, precipe en Codex regius el la dua parto de la 13a jarcento, sed estis verkitaj multe pli frue, la plej antikvaj kredeble en la 8a jarcento - do ekster Islando, versxajne en Norvegujo -, la plej multaj tamen en la 10a - 12a jarcentoj. Laux formo la Edda-poemoj estas relative simplaj, kontraste al la kortegaj poemoj (isl. dróttkvćđi), grandparte verkitaj en la sama tempo. La versometroj estas precipe du: fornyrđislag kaj ljóđaháttur. La verslinioj estas mallongaj, gxenerale 4 gxis 6 silaboj, senrimaj sed aliteraciaj. Fornyrđislag havas plejofte 8 versojn po strofo, kaj estas uzata plejparte por rakontado, ljóđaháttur 6 versojn, precipe uzata por dramaj interparoloj. La poemoj pri la dioj tute ne havas religiajn celojn, ili rakontas pri unuopaj faroj kaj aventuroj de la dioj, ofte kun humora karaktero. La heroaj poemoj rakontas pri grandfaroj de antikvaj herooj, ofte pri tragediaj amoj. Du Edda-poemoj havas apartan pozicion: Hávamál (Parolo de Óđinn), kiu enhavas sagxajn konsilojn por la vivo, kaj Völuspá (Antauxdiro de la auxguristino), kiu rakontas en 63 strofoj la mitologian historion de la mondo ekde gxia kreo fare de la dioj gxis gxia fino en grandioza batalo inter la dioj kaj la gigantoj (isl. ragnarök). (Gxi trovigxas en Esperanto-traduko de Baldur Ragnarsson en la libro Islandaj pravocxoj, 1964, Eldona Societo Esperanto, Malmö).

2. La Islandanaj Sagaoj (isl. Íslendingasögur). Prozaj rakontoj verkitaj precipe en la 13a jarcento. Ili estas 40 laux nombro, iom malegale longaj. La Sagaoj estas la plej ampleksa kaj originala gxenro de la malnova islanda literaturo kaj estas tradukitaj en multajn lingvojn. La okaza tempo estas en la periodo 930 - 1030, iuj tamen havas sian komencon jam en la eklogxigxa tempo en la 9a jarcento. La cxefroluloj estas islandaj homoj kaj la lokoj de okazajxoj estas Islando kaj proksimaj landoj, precipe Norvegujo (ofte la rakontoj havas tie sian komencon), sed foje la lokoj de okazajxoj sin etendas suden ecx gxis Konstantinopolo kaj orienten al Vínland (Nord-Ameriko). La Sagaoj estas personecaj, temas pri individuoj kaj familioj, ecx tra kelkaj generacioj. Konfliktoj kaj bataloj estas la cxefaj ag-risortoj de la okazajxoj. La Islandanaj Sagaoj konservigxis sur felaj kodeksoj kaj en postaj reskriboj sur papero. La plej malnovaj kodeksoj devenas al c. 1250. Multaj estis kolektitaj en grandaj manuskriptoj. La Sagaoj parte bazigxas sur busxaj rakontoj kaj antikvaj strofoj, sed grandparte ili estas konsiderataj verkoj de unuopaj auxtoroj, kies nomoj tamen estas nekonataj. La temo estas prezentita per rapida okazaro kaj en rekta kaj sendevia maniero, kvankam ofte la rakont-fadenoj estas interplektitaj. Personoj estas plej ofte prezentitaj per malmultaj vortoj antaux ili partoprenas la agadon, poste priskribitaj per siaj propraj vortoj kaj agoj. Rekta rakonto kaj konversacioj alternas, sed monologoj apenaux aperas. La auxtoroj neniam parolas mem sed ofte anoncas okazajxojn per auxguroj aux songxoj de personoj. La objektiveco de la rakonto-maniero ankaux prezentigxas tiel, ke la auxtoroj preferas montri kondutojn, justajn aux maljustajn, de la personoj, pli ol komenti pri ili. La stilo estas konciza, vortordo neniam komplika, la frazoj estas mallongaj kaj influo de poezia lingvo malofte konstatebla. Malgraux granda nombro de personoj, genealogiaj informoj kaj diverseco de lokaj priskriboj la tuta stil-aspekto de la Sagaoj estas klara kaj firma. La plej elstaraj kaj samtempe la plej longaj sagaoj estas Njáls saga (Sagao de Njal), Grettis saga (Sagao de Grettir) kaj Laxdćla saga (Sagao de Salmrivervalanoj).

3. La Pasionaj Himnoj. La plej fama kaj plej arta religia poemo en la islanda lingvo, verkitaj de pastro Hallgrímur Pétursson (1614 - 1674), la plej elstara poeto de sia tempo. La himnoj estas 50 kaj formas tutajxon, verkitaj laux diversaj versformoj. La temo estas la suferoj de Jesuo, ekde lia arestigxo gxis lia morto sur kruco. Cxiu himno komencigxas sinsekve per mallonga rakonto pri aparta okazajxo de la pasiono, sekvas intime persona meditado rilata el la rakonto, en la fino aperas alvoko aux pregxo. La Pasionaj Himnoj nutris la religian senton de Islandanoj ekde ilia unua apero en 1666 gxis la komenco de la 20a jarcento, legataj kaj kantataj en la hejmoj, ecx ankoraux nun ili estas legataj laux tradicio en la islanda sxtat-radio dum la semajnoj antaux Pasko. La Himnoj estas tradukitaj en multajn lingvojn, i.a. la latinan kaj la cxinan.

4. La poezio de Jónas Hallgrímsson. Jónas Hallgrímsson (1807 - 1845) estis la plej elstara poeto de la Romantikismo en Islando. Li renovigis la poezian lingvon, faris gxin pli simpla kaj pli proksima al la ordinara parolo, samtempe levante gxin al arta pureco. Li renovigis en tiu maniero malnovajn versformojn kaj enkondukis ankaux eksterland-devenajn, i.a. la soneton kaj la tercinon. Multaj liaj poemoj kontribuis al la konsciigxo de Islandanoj pri sia aparteco kiel popolo kaj tiel estis gravaj por la movado al gxia sendependeco. Oni povas aserti, ke neniu poeto estis pli proksima al la koro de Islandanoj ol Jónas Hallgrímsson. Unu el liaj plej artaj poemoj, Gunnarshólmi, aperis en Esperanto-traduko en la revuo La Tradukisto.

5. La romanoj de Halldór Laxness. Halldór (Kiljan) Laxness (1902 - 1997) estas la plej elstara islanda verkisto de la 20a jarcento. Liaj romanoj estas tradukitaj en dekojn da lingvoj kaj en 1955 li ricevis Nobel-premion. Lia unua romano, Barn náttúrunnar (Infano de l'naturo) aperis en 1919, kiam li havis nur 17 jarojn. Li ankaux verkis iom poezion kaj multegajn eseojn pri plej diversaj temoj, sociaj kaj kulturaj. Liaj plej grandaj romanoj estas Íslandsklukkan (Sonorilo de Islando), Heimsljós (Lumo de l'mondo), Sjálfstćtt fólk (Sendependaj homj), Salka Valka, Kristnihald undir Jökli (Kristanismo sub la Glacio) kaj Brekkukotsannáll. Specimenoj el liaj verkoj aperis en Esperanto en la revuo La Tradukisto.