|
|
En la unua numero de La Tradukisto staras: "La celo de
tiu chi revueto estas aperigi tradukojn el la islanda lingvo
en Esperanton kaj ankautradukojn el Esperanto en la islandan
lingvon." Oni tiel povas diri, ke la celo de la revuo estas
uzi Esperanton kiel pontlingvon kaj konigi aleksterlandanoj
islandan literaturon, kaj inverse, konigi al Islandanoj eksterlandan
literaturon pere de Esperanto. Ankau oni volas en la revuotraduki
en islandan lingvon literaturon originale verkitan en Esperanto.
Per la Esperantaj tradukoj la celo estas ne nur konigi islandan
literaturonal la esperantistoj de la mondo, sed ankau doni al
ili la okazon traduki islandan literaturon el Esperanto en siajn
lingvojn, same kiel ni en LaTradukisto tradukas eksterlandan
literaturon el Esperanto en la islandan. Plej multaj, kiuj tradukas
en Esperanton, tradukas el sia gepatra lingvo,kaj tial tiaj
tradukoj ghenerale devas esti pli precizaj ol tradukoj faritaj
el eksterlanda lingvo. Tial ni, la eldonistoj de La Tradukisto,volas
instigi esperantistojn en diversaj landoj komenci eldoni samspecajn
revuojn kun la celo konigi al siaj samlandanoj literaturon de
aliaj popoloj pere de Esperanto. Tio ne nur plifortigus komprenon
de alilandaj kulturoj, sed ankau plifortigus gravecon de Esperanto
kiel pontlingvo. Se tia tradukreto efektivighos, estus plej
bone por tiuj revuoj fari inter si kontrakton pri reciproka
tradukrajto. Ankau iliaj redakcioj devus fari kontraktojn kun
poetoj kaj verkistoj au asocioj de la verkistoj en siaj landoj
pri tradukado pere de Esperanto.Kun instiga saluto al chiuj
esperantotradukistoj de chiuj landoj.La redakcio de La Tradukisto.
|
. |
|