| |
Antau ol lacan
min venkis vespere la dormo,
min kante ravadis
domkampa roj' kaj rivero.
Gabla fenestro, kun sia vitra kvaro,
korto kaj fronto vente fajlita
intimis proksime, kvazau en plena formo
mi staris ekstere, vigle maldorma
shirmata sub la muro
kontrau la sibloblovanta vetero.
Ne scias mi plu en la dormo
kie mi hejmas.
Transe de l'nigra fjordo
rughfajre brulas la tero,
nenie randas la montoj,
chielo sin kashas kaj suno.
De kie tiu malordo?
kaj mi vokas, kiel infanaghe,
la nomojn de miaj fratoj,
kaj de tiu vivanta
kaj de tiu mortinta.
Kial mi perdis la vojon
en mia dormado?
ne scias kien mi iras,
palpe pashas pluen
sur padoj fremdaj kaj krudaj
kaj mian vidon tiras
aperoj kvazau en ombro,
domoj strangegaj
kaj lokoj kashdonaj en sablo,
homoj, neniam viditaj
de mi en maldormo: besto
alfrontas min en silento,
rigardas min pafrapide,
kvazau singarde tushtretas
fajrardon piedoj nudaj.
Kial mi perdis la vojon
en mia dormado?
mi lasas la krudan padon
kaj frapas la pordon
de la domo shtalblua,
gardisto malfermas la muron
kaj vekas min mia vocho
kiam mi demandas:
chu vi la morto?
|