La unua numero de La Tradukisto estis eldonita la 12-an
de marto en la jaro 1989 je la centjarigo de la verkisto kaj
esperantisto Þórbergur Þórðarson
kaj la revuo estas dedichita al li. Kristján Eiríksson
komencis eldoni La Tradukiston por siaj Esperanto-lernantoj
en la gimnazio en Laugarvatn. Tiam la revueto havis nur 8 paghojn
tajpitajn per skribmashino. En tiu komenca jaro aperis tri numeroj
de La Tradukisto, chiu en dudek ekzempleroj. Nun en la jaro
2003 aperas la 15a jarkolekto, t. e. la 43a, la 44a kaj la 45a
numeroj. La 44a (12a julio!) jam aperis.
Kiel en la komenco La Tradukisto aperas trifoje en la jaro.
Sur la kapo de la revuo chiam staras jenaj datoj: 12a marto,
12a julio kaj 12a septembro,
kvankam la aperodato ofte iomete malfruighas. Post mallonga
tempo pli multaj partoprenis en la redakcio. Hilmar Bragason
kaj poste Hallgrímur
Sæmundsson, kiu ankau legis provajhojn ekde la komenco.
Pli poste aldonighis Baldur Ragnarsson kaj Pétur Yngvi
Gunnlaugsson al la redakcio
kaj fine Hafsteinn Bjargmundsson prenis la lokon de Hallgrímur.
Iom post iom la revuo pligrandighis kaj nun ghi havas 24
pahgojn ekster la kovrilo kaj la eldonkvanto estas 200 ekzempleroj.
La plej multaj abonantoj ankorau estas Islandanoj sed lastatempe
ghi havas abonantojn ankau en aliaj landoj: Norvegio, Svedio,
Finnlando, Germanio, Rusio, Kroatio, Hungario, Usono, Francio,
Skotlando, Anglio, Hispanio, Venezuelo, Pollando, Litovio,
Kanado kaj pliaj. La Tradukisto estas dulingva revuo. Proksimume
du trionoj enhavas islandan literaturon tradukitan en Esperanton
kaj unu triono literaturon tradukitan el Esperanto en la islandan.
Estas la unusola islanda revuo en kiu ekskluzive aperas tradukita
literaturo. La revuo estas eldonita en Laugarvatn kaj Hilmar
Bragason prizorgas ghian distribuadon.
Lia adreso estas:
Hilmar Jón Bragason
Tröð
800 Laugarvatni
Íslandi
Retpoxsto: hjbr@rvik.ismennt.is
|